po polsku

Ĉefpaĝo

Info

Pri ni

Feriado

Vroclavo - belega urbo

Vroclavo estas belega urbo kun riĉa historio kaj neordinara aspekto. La urbo situas apud la Sudeta montaro, meze de Silezia malaltaĵo, ĉe la Odro-rivero en sudokcidenta Pollando. Nombras ĉirkaŭ 650 000 da loĝantoj.

La urbo disvolviĝis el la malnova gentosetlejo de Ślężanie. La setlejon fondis post la jaro 900-a la princo Wratislaw de kiu poste oni nomis la urbon, kaj incialo "W" fariĝis unu el elementoj de vroclava blazono. En la jaroj 960-972-a Silezion regis la unua pola princo Mieszko I apogante la okcidentan limon ĉe riveroj Odro kaj Niso. Baldaŭ la setlejo fariĝis centro de la princlando kaj ĝia ĉefurbo. En la 1000-a j. venis en Pollandon la germana reĝo kaj itala imperiestro Otto III por viziti la tombon de s. Adalbetro. La imperiestro renkontiĝis en Gniezno kun la pola princo Boleslao la Brava (Bolesław Chrobry) kaj kun delegitoj de la Papo Silvestro II. Poste oni establis la unuan vroclavan episkopecon. Ekde tiu dato Vroclavo eniris polan kaj eŭropan historion.

Nuntempe Vroclavo estas grava centro de scienco kaj kulturo. En Vroclavo funkcias 13 superaj lernejoj inkluzive universitaton kaj politeknikon, multaj institutoj kaj laborejoj de la Pola Sciencakademio. Vizitantoj de Vroclavo memoras ĝin antaŭ ĉio kiel vigla centro de kulturo. En multaj teatroj, operejo, muzika teatro, filharmonio, kluboj, muzeoj, galerioj okazas multaj artistaj eventoj. La kultura vizitkarto de Vroclavo fariĝis muzik-festivaloj de internacia signifo. La plej gravaj el ĝi estas: la internacia festivalo "Vratislavia Cantans" - Muziko kaj Belaj Artoj, la ĵaza festivalo "Ĵazo ĉe Odro", "Tagoj de Muziko de Malnovaj Majstroj", "Teatraj Renkontiĝoj de la Unu Aktoro", "Tutpollanda Trarigardo de Aktoraj Kanzonoj" kaj aliaj. En Vroclavo oni fondis du tutmonde famajn teatrojn: Teatro de Pantomimo (de Henryk Tomaszewski) kaj Teatro Laboratorio (de Jerzy Grotowski). La kultura allogaĵo estas Bildpanoramo de Racławice, unu el dekkelkaj panoramaj pentraĵoj konservitaj en la mondo. Ĝis hodiaŭ la Panoramo estas multnombre vizitata objekto.

Vroclavo estas plena de verdaj terenoj (ĉirkaŭ 3600 hektaroj) kaj en tio 24 hektarojn okupas parkoj. La plej vizitindaj situitaj en la centro de la urbo estas: Parko Szczytnicki (Ŝĉitnicki) kun terenoj ĉe la Popola Halo, Besta Ĝardeno kaj Botanika Ĝardeno.En Parko Szczytnicki fondita en XVIII-a jc. kreskas pli ol 370 specioj de arboj kaj arbustoj. La plej bela kaj originala objekto de la Parko estas Japana Ĝardeno renovigita en 1997-a j. Vroclava Besta Ĝardeno, atrakcia precipe por infanoj, fondita en 1865 j., nombras ĉirkaŭ 5500 bestojn. La ĝardeno famas danke al televidprogramoj, ĉiu-semajne gviditaj pere de geedzoj Gucwiński.

Valoras ankaŭ ripozo en Botanika Ĝardeno, fondita en jaroj 1811-1816 sur la loko de likviditaj urbaj fortifikaĵoj. Promenante aŭ sidante inter tre belaj florbedoj, kuracherboj, dekoraciaj arbustoj ni sufiĉe ripozas. Printempe dum florado la ĝardeno aspektas belege. Ĝi famas ankaŭ pro oranĝerio kun afrikaj plantoj, alpinario kaj plej granda en Pollando kaktejo. Aliaj koncentriĝoj de la verdaĵoj kaj vastaj ripozterenoj kiuj etendiĝas ĉe Olimpika Stadiono kaj ĉe Dromo de Ĉeval-vetkurado en la Partynice kvartalo. Vroclavon tranĉas multaj alfluejoj de rivero Odro kaj kanaloj. Ĝi estas eksterordinara urbo de 12 insuloj kaj 112 pontoj.

Insulo Tumski estas la plej malnova enloĝata parto de la urbo. Jam en la IX-X-a jarcentoj ekzistis ĉi tie fortikigita princa kastelo kun vasta suburbo. Post la transigo de la kastelo en maldekstran bordon de Odro , sur la Insulo Tumski en 1000-a j. oni konstruis la unuan katedralon de Sankta Johano la Baptisto kaj poste en la XIV-XVI-a jarcentoj vicon da sakralaj objektoj. Insulo Tumski estiĝis la centro de ekleziaj aŭtoritatoj. En la XIX-a jc. oni superŝutis malnovan fluejon de Odro, tial Insulo Tumski ĉesis ekzisti kiel la insulo, sed la nomo restis. La nuna Insulo Tumski estas unu el multaj turistaj atrakcioj de Vroclavo kaj ŝatata promenloko de Vroclavanoj.

Urboplaco je areo de 3,6 hektaroj konservis sian spaco-sistemon de la dua duono de XIII-a jc. Apartenas al unu el la plej grandaj en Eŭropo. Ĉirkaŭ la urboplaco staras 60 brikdomoj je renesanca, baroka kaj klasika stiloj. Meze de la placo grupiĝas konstruaĵoj kun plej grava kaj grandioza gotika-renesanca urbodomo el XIV-XVI-a jc., perlo de sekulara arĥitekturo kun belego internaĵo. Krom reprezentaj salonegoj en kiuj okazadas urbaj solenaĵoj troviĝas Historia Muzeo. Antaŭ la ĉefa enirejo de la urbodomo staras la monumento de grafo Aleksandro Fredro, pola granda poeto, skulptita de Leonardo Markoni kaj alportita el Lvovo en la jaro 1956-a. El inter antikvaj brikdomoj ĉirkaŭantaj la urboplacon atentindas la renesanca domo "Sub Grifoj" devenanta el la fino de la XVI-a jc. kun la barelreliefo de agloj, leonoj kaj grifoj sur la kruta pinto kaj la domo "Sub la Ora Suno" kie lokiĝas muzeo de Medalarto. Antenton meritas ankaŭ renesancaj brikdomoj: "Sub la Lazura Suno" kaj la baroka "Sep Elektistoj" kun la gotika skeleto kaj restaĵoj de poliĥromio sur la fasado. Brikdomoj kaj trapasejoj ĉe la strato Kiełbaśnicza estis renovigitaj laŭ projekto pentristino Maria Malicka.

La urboplacon najbaras du temploj: monumenta paroĥa preĝejo de Sankta Elizabeta kaj dutura gotika templo de Sankta Maria Magdalena. La preĝejo de Sankta Elizabeta enhavis grandiozan orgenon de Silbermann el la duono de la XVIII-a jc. Bedaŭrinde dum vasta brulego en la jaro 1976 ĝi defektiĝis. La preĝeja turo devenanta de jaroj 1450-1456 havis komence 130 m de alteco kaj estis la plej alta en la Malsupra Silezio. La turo estis detruita per uragano en 1529 j. estis rekonstruita kaj kovrita per la renesanca helmo. Sur la ekstera suda muro de templo de Sankta Maria Magdalena estas enmasonita la fama romanika portalo "Ołbiński" de abatejo Ołbin el 1546 j. Nun la preĝejo estas la katedralo de Pola-Katolika Nacia Eklezio. Sudokcidente la urboplacon adheras la Sala Placo. Tiun ĉi placon oni nomis ankaŭ pola bazaro. Tradicie oni vendis ĉi tie salon, mielon, ledon ktp.transportitaj el aliaj partoj de Pollando. La urboplaco kun urbodomo estas belaspekta kaj vizitinda loko de la urbo kaj kune kun la strato Świdnicka – estas ŝatata promenejo.