Silezia Esperanto Asocio invitas al kursoj de internacia lingvo Esperanto por ĉiu, sendepende de la aĝo.
La plena baza kurso 2-semestra (decembro 2011 - julio 2012) komenciĝas 1-an de decembro 2011. Lecionoj okazos unufoje semajne en la klubejo ĉe Dubois strato 3/1 en Vroclavo.
Ni rekomendas ankaŭ paroligaj renkontiĝoj en Fervojista Klubejo en Świebocki stacidomo, ĉiun merkredon je 17:00.
Al la lernantoj ni proponas ankaŭ senpagajn aŭ malmultekostajn eksterlandajn ekskursojn lingvajn-kulturajn kaj eblecon ricevi ateston priskribantan nivelon de lingvokono laŭ Eŭropa Referenckadro.
Informoj: vroclavo@poczta.onet.pl tel.: +48 (71) 3296954
Prezidantino de SEA petas personojn, kiuj ankoraŭ ne pagis membrokotizon por la jaro 2011, ke ili faru tion.
Ni tre bezonas monon por pagi kostojn de luado.
Numero de banka konto: 90 1940 1076 3026 8339 0000 0000
Ni volus rememorigi al ĉiuj pri nia tradicia klubeja renkontiĝo en la tria ĵaudo de monato.
Silezia Esperanto Asocio invitas ĉiujn partopreni konkurson "Pri kio revas arboj". Pli da informoj troviĝas tie.
En ĉiuj paĝoj de nia vitrino ni uzas unikodon (UTF-8).
Se vi ne vidas esperantajn literojn korekte, reakiru la paĝon.
Laste ŝanĝita: 2011-11-30